33
Sabato, 20 julio 2013 Tago de la foriro.
Frumatene. Stacidomo de Müllheim (Baden), Trajno. Ŝanĝo de trajno en Freiburg (Brisgau). Agrabla vojaĝo. Belaj serenaj pejzaĝoj. Flughaveno en Frankfurt. Grandega. Ĉion bone funkcias. Icelandair. Bela kaj grandega aviadilo. Efikeco. Denove belaj pejzaĝoj tra la luko. Germanio. Norda Maro. Anglio. Skotlando. La geografio en vero. Tamen alproksimiĝante Islandon ni nur vidis blankajn nubojn. Kaj malkreskante la aviadilo lasis la sunon super la nuboj, jen la griza vetero de Islando. Keflaviko. Buso. Iom luna pejzaĝo. Rejkjaviko. Hotelo. Piede al la Kongresejo laŭ la marbordo. La urbo ŝajnas iom stranga. Kvieta. Urbo farita por la vintro. Bela strando sed iom griza pro la vetero kaj ankaŭ pro nia laceco. Paŝi kaj paŝi. Ho ve la kongresejo estas for de la hotelo piede. Fotoj tamen pro la bela lumo malgraŭ la nuboj.
Finfine la kongresejo. Esperantio. Akceptejo. Sako de la kongreso. Ŝildo. Kongresa libro. Ĉio estas en ordo. Renkonto de la unuaj konatuloj. Multaj vizaĝoj jam viditaj dum aliaj renkontoj. Esperantio estas nur vilaĝo, sed etendita sur la tuta Tero. Saluton. Kiel vi fartas ? Plezuro revidi vin. Fine. Kia ĝojo. Ĉina ekspozicio. La Movada Foiro ankoraŭ ne estas preta. Oni alportas tablojn. Sed ni estis lacegaj kaj deziris iom ripozi kaj manĝi. En la kongresejo la manĝo ne ŝajnis esti laŭ nia gusto. Ni iris do en la urbon. Ni trovis sufiĉe rapide bonan italan restoracion. Bona akcepto. Unu kelnerino eĉ bone parolis la francan (sed poste ni plu renkontis francajn parolantajn kelnerojn). Post la manĝo ni vizitetis la urbon, la librovendejon, evidente, kaj aliajn vendejojn. Eĉ en librovendejoj oni povaj aĉeti varmajn lanajn vestaĵojn. Jes "VARMA" vidu la fotojn. Ni konkludis ke tre verŝajne la vetero ĉi tie nepre malvarmas eĉ en plena somero se eĉ en librovendejo oni povas aĉeti lanajn ĉapojn kaj gantojn. Post tiu kontakto kun la pli centra komerca strato, la urbo ŝajnis al ni agrabla malgraŭ la malvarmo kaj la griza vetero.
Ni revenis al la kongresejo. Tie ni renkontis niajn samideanojn de Mulhouse. La membroj de la delegacio de nia loka asocio estas preta : vidu la foton (ili estas lacaj kaj mi estas malantaŭ la fotilo). Do jen la Movada Foiro de la 98-a ĉiujara semajna kunveno de mia plej ŝatata vilaĝo. La foiro brue foiregas : venontaj Universalaj Kongresoj: 2014 en Bonaero, Argentino, 2015 en Lille, Francio, libroj, diversaj asocioj, religioj, politikoj, ateistoj, vegetaranoj, sciencistoj, revuoj, radioj, proponoj, teatraĵoj, muzikoj, ktp. Ne estis budo pri filozofio, sed ĉe la sciencistoj (ISAE) oni diras al mi, ke en ilia revuo ankaŭ temas pri filozofio de la sciencoj. Do ni estis en foiro: multe promesi. Mi prenis kelkajn paperojn por ne ĉiam rifuzi. Fine lasis min konvinki aĉeti libron: Teknikoj de neperforto, de Capitini Aldo. Bona libro por resti pacienca kaj komprenema. Fine venis la tempo malrapide reiri al nia hotelo tutlaŭlonge de la ĉefa komerca strato, kiu ekvigliĝis: la junuloj krias, kantas kaj la brando fluegas dum la tutaj noktoj de la semajnfinoj. Jes la vojo de la kongresejo al la hotelo estas 35 minutoj piede. La dua bulteno anoncis 15 minutojn. Ankaŭ pro tio ni bone dormis. Pro lacego ni ne vidis en tiu unua nokto en Rejkjaviko, ke fakte ne noktiĝas. Do ĉi tie prefere deziri bonan dormon ol bonan nokton.
38
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Dimanĉo,
21 julio 2013 Tago de la Inaŭguro kaj de la Nacia Vespero
Universala
Kongreso de Esperanto estas grava afero. Solena. Estas kiel ia sankta liturgio.
Pro tio la vera komenco komenciĝas per la komenco (ĉiam matene je la
deka laŭ la loka horo), do la Solena Inaŭguro en la salono, kiu ie ajn en la
mondo nomiĝas, kaj nur povas nomiĝi "Salono Zamenhof".
Ĉi-jare la
soleneco estis aparte solena, ĉar la Prezidanto de Islando, Olafur Ragnar
Grimsson, kiu ankaŭ akceptis nin esti la "Alta Protektanto" de la
Kongreso, venis mem saluti la kongresanojn kaj bonvenigi la kongreson.
43
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Lundo,
22 julio 2013 Kleriga lundo
La Kleriga
Lundo estas lundo dum kiu oni kleriĝas !
Pli precize
temas pri tri blokoj de kvin prelegoj. Bedaŭrinde en ĉiu bloko oni devas elekti
unu ĉar la kvin prelegoj de ĉiu bloko okazas samtempe en apartaj salonoj. Oni
povus iri de unu salono al alia aŭskulti parton de unu prelego kaj poste
parton de alia en alia salono, ktp. ne tre kleriga laŭ mi, ĉu ne ?
Jen la
programo de la Kleriga Lundo :
http://www.uea.org/kongresoj/2013/kleriga_lundo.html
.
Tiu
tradicia programo dum UK estis interesa, kaj ne estis facila elekti.
En la unua
bloko mi elektis :
3.
Unuiĝintaj Nacioj: Cele al pli bona mondo
Humphrey
Tonkin kaj Stefano Keller
Ĉar ĉiuj politikaj
organizaĵoj, UN estas komplika, malrapida, kaj plena je diversaj vidpunktoj.
Sed ĝi faras valoran laboron, kiun la homoj ĝenerale nesufiĉe bone konas. La
celo de tiu ĉi seminario estis klarigi la laboron de UN kaj montri kial
esperantistoj devus sin engaĝiĝi en tiun laboron kaj kiel tion fari.
Kiel kutime la prelegantoj
estis bonaj. Mi ne prenis notojn, sed plezure aŭskultis la prelegojn kaj ankaŭ
plezure relegos ilin, ekde mi trovos ilin. Fine de la prelegoj, respondante al
la demando, mi donis mian adreson por ricevi informojn.
Vidu la
retejojn :
http://www.lingvaj-rajtoj.org/
https://sites.google.com/site/esperantoporun/home
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lingvaj_rajtoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Unui%C4%9Dintaj_Nacioj
http://www.linguistic-rights.org/eventoj/
UN estas la
sola organizaĵo, kiu subtenas la pacon. Ni esperantistoj devas
kunlabori kun UN.
Fakte, la
prelego de Tonkin estis (ĉefe) starigita sur tiu teksto :
https://sites.google.com/site/esperantoporun/dokumentoj/generalaj-dokumentoj/un-strukturo
kaj tiu de
Keller sur artikolo aperita en Esperanto Revuo (junio 2013, p. 131), vidu la
paĝo ĉi-kune.
En la dua
bloko mi elektis :
2. Tradukado multlingva
Brian Moon
Ĉar ni ne uzas nian
lingvon en glora izoliĝo disde la cetera mondo, ĉiu uzanto de Esperanto
pli-malpli ofte konfrontiĝas kun problemoj de tradukado inter Esperanto kaj
naciaj lingvoj. Por reliefigi la interlingvajn problemojn el iom alia perspektivo,
mi proponas konsideri la situacion en multlingvaj organizaĵoj kiel Eŭropa Unio.
Sur bazo de praktika
tradukado de specimena teksto jam ekzistanta en diversaj lingvoj, inkluzive de
la islanda, ni iom esploros la avantaĝojn kaj la problemojn de Esperanto en tiu
ĉi kampo.
Brian Moon post enkonduko,
el kiu mi nur citas la citaĵon de Claude Piron "Mi regas Esperanton,
la aliaj lingvoj regas min.", proponis al ni, ĉiu el sia nacia lingvo en
Esperanton traduki la du paragrafojn sub la titolo "Kian rolon havas la
Kortumo ?" el faldfolio pri la Eŭropa Revizora Kortumo. Evidente ĉiu
partoprenanto ricevis la faldfolion en sia nacia lingvo. Estis interesa
ekzerco. Pluraj partoprenantoj ne bone komprenis la tekston en sia nacia
lingvo ! Tio estas grava, ĉar la faldfolido fakte celas informi la civitanojn
de Eŭropo. Fine Brian Moon proponis al ni "komunan tradukon" kaj
ni komparis kun nia propra traduko. Laŭ mi ĉeestis almenaŭ dek
du diversajn eŭropajn lingvojn en la salono. Ni vidis kiom estas malfacile
traduki oficialajn tekstojn. Kiel esti certa ke oni bone komprenas
nin en Eŭropo ?
http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Revizora_Kortumo
En la tria bloko mi elektis
nenion, ĉar estis tempo por tagmanĝi.
44
Ho ve ! Mia
raporto pri UK 2013 tute ne progresas.
Sed tiu aventuro (ne la raporto sed la UK) estis tiom riĉa, kaj nun mi multe legas, kio estas skribita pri ĝi.
Ŝajnas al mi necesa sendi al vi :
1° Festparolado de Probal Dasgupta dum la inaŭguro de la Kongreso : (laŭ mi) apologio de la poezio ! Fakte apologio de la poezia Islando ! (Jes vi bone legis, ĉar Probal finis sian paroladon per "Vivu la poezia Islando", kaj ne per "Vivu la Islanda poezio". Vi trovos la tekston ĉi-kune aŭ tie : http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=508 Vi konstatos ke (laŭ mia opinio) teksto de Probal Dasgupto estas pli malfacila por ni, ol teksto, ekzemple, de Humphrey Tonkin aŭ de Zamenhof mem. Sed evidente se io gravas, eble tio meritas nian atenton, eĉ se la teksto pri tiu gravaĵo estas malfacila.
2° Teksto de Andreas Künzli. Ho ve ! Mi proponas novan vorton kaj difinon por la esperanta vortaro :
Ni jam havas : http://vortaro.net/#Kabe
Kabe. Ps. de K. Bein (1872—1959), Esperantlingva leksikografo k tradukisto.
kabe/i. Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla E-isto, subite k tute ĉesis verki en E.
Mi proponas :
kunzli/i : Agi kiel Künzli, kiu ĉiam severe senkompate kritikas Esperanton, la esperantistojn kaj ĉiujn aferojn en Esperantio.
Künzli kiel
kutime premas tien, kie doloras. Li komentas la fakton ke en sia parolado la
islanda ŝtatprezidento diris ke la Esperanta movado "iĝis unio por paco
kaj humaneco."
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=506
Evidente Künzli pensas ke la Esperanta movado kaj Universala Esperanto-Asocio tute ne estis kaj ne estas "unio por paco kaj humaneco". Vi trovos la tekston de Künzli ĉi-kune aŭ tie :
http://www.liberafolio.org/2013/la-98-a-uk-inaugurita-en-ceesto-de-la-statestro#1375898112355842
fakte tie :
http://planlingvoj.ch/Salutmesagho_Islando_UK2013.pdf
La teksto estas ege severa. Künzli konkludas ĝin tiel : "Nature, ĉio tio ne devus malhelpli pluokupiĝi pri Esperanto, sed eble en iom alia maniero ol en la pasintaj 125 jaroj."
3° Komento al mi en retletero de germana samideanino pri la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes :
<Ĉu vi scias ke Marc Fettes kunlanĉis projekton en sia hejmregiono, ia lernejo en arbaro, kie gelernantoj en la aĝo de 7 ?? lernas pri la naturo, en la naturo ? Arbaraj lernejoj oni nomas la projekton. Li iam rakontis kiam li gvidis diskutgrupojn pri iu temo, kiujn mi partoprenis, en antaŭaj UKj. Tiam mi konstatis ke li estis lerta kolekti diversajn opiniojn, agnoski ĉiujn kaj kompari ilin kaj konkludi. Tiun kapablecon li certe nun bezonos en la nova posteno.>
Mi sendis al ŝi tiun respondon :
Interese mi legis vian sperton pri Mark Fettes : <li estis lerta kolekti diversajn opiniojn, agnoski ĉiujn kaj kompari ilin kaj konkludi.> Bonege. Ĉu lerta politikisto ? Aŭ ĉu kompetenta diplomato ? Lerteco por sintezi [sintez/o : (filozofio) Tria temo de dialektika sistemo, kiu kunigas en si la du gradojn malsuperajn k kontraŭajn (tezon k antitezon) en nocion pli altan, ĉe kiu ili harmonie kunfandiĝas. sintez/i : (tr) Pritrakti per sintezo, kombini en sintezo. Ho, pardonu, mi forgesis ke vi kaj Hegelo estas germanoj.] aŭ akordigi la plej grandan nombron de homoj povus esti utila en nia movado. Aliflanke tia sinteno povus esti ankaŭ manko de kuraĝo havi aŭ diri propran opinion aŭ malkableco ion decidi eĉ se tio ne plaĉas à ĉiuj aŭ riskas ne plaĉi al ĉiuj. Sed fine, se mi nun sintezus - eĉ se mi estas nur franco - mi dirus ke Mark Fettes estas kapabla lerte envolvi siajn ideojn kaj decidojn, en la ideojn, proponojn, vortojn kaj esprimojn de la aliaj, ĉar se ili estus bonegaj esperantistoj kaj kompetentaj konsilistoj de la prezidanto mem de UEA kaj ke li bedaŭras ne povi sufiĉe danki ilin por tiom da bonaj proponoj, ideoj, ktp. Fine mi fidas al Mark Fettes, ĉar tiu homo - laŭ miaj sentoj - estus certe kapabla fari karieron en aferoj multe pli profitdona (temas pri mono) ol en esperantaj aferoj. Tiu homo vere amas Esperanton kaj Esperantion.
45
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Lundo,
22 julio 2013
Ne
malpli kleriga lunda posttagmezo
La
Internacia Kongresa Universitato (Ne malpli !), mallonge IKU, estas serio de
fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de
Esperanto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Kongresa_Universitato
La
Internacia Kongresa Universitato ... estas speciala kultura institucio de
Universala Esperanto-Asocio. Ĝia celo estas popularigi ĉiujn sciencajn kaj
artajn branĉojn pere de la Internacia Lingvo Esperanto kaj evoluigi la sciencan
kaj priartan literaturon en Esperanto. (Artikolo 1, a. de la Regularo pri la
Internacia Kongresa Universitato).
http://www.uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html
Do temas
pri prelegoj, kiujn oni povas aŭskulti eĉ se oni ne kapablas kompreni ion ajn
(kiel mi) pri tiaj gravaj intelektaj aferoj, pri kiuj gravaj eminentaj
doktoroj, profesoroj, dekanoj, specialistoj, spertuloj, filologoj, sciencistoj,
ktp. konscience, respekteme, profesore, universitate, grave, eĉ
religieme, ktp. prelegas.
Tie http://uea.org/dokumentoj/IKU/prelegoj.php?jaro=2013 aŭ
ĉi-kune vi trovos la prezentadon de tiuj prelegoj kaj la biografio de ĉiu
preleganto. Ne trovinte ion pli interesa mi komencis sekvi la prelegon de Tsvi
Sadan : Unu komuna lingvo, multaj malsamaj kulturoj: Problemoj de interkultura
komunikado en Esperanto. Do bone. Tamen tro interesa kaj mi sufiĉe
rapide forfuĝis, timante iĝi inteligenta.
Ĉiumaniere,
mi ne povis resti ĝis la fino, ĉar mi volis renkonti dum la Aŭtoraj Duonhoroj
(alia tradicia afero dum la Kongreso) en la libroservo Nikolao Gudskov, kies
libron mi aĉetis "Kiel la homo ekis pensi. Eseoj pri la helena
filozofio." Li skribis dediĉon por mi en la libro : "Al kara
Bernard Behra kun deziro finlegi, sendepende de tio, ĉu vi konsentos kun la
enhavo. Nikola Gudskov, 22.07.2013, Rejkjaviko."
Poste mi
sekvis la prelegon de Katalin Kovats: Metiejo de Edukato.net. Katalin
Kovats prezentis la novajn erojn de la retejo, kun aparta atento al
"Klerigejo" kaj ĝiaj kursoj, kaj al la nova ludo "Risko".
Do vizitu, eĉ se vi ne estas instruisto, http://www.edukado.net/
kaj http://www.edukado.net/novajhoj?id=365
46
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Mardo,
23 julio 2013 Tago de la lernejo
Mi komencis
per "Nova Estraro Sin Prezentas".
http://www.uea.org/pdf/auroro_3_mar.pdf Vidu
p. 3
Vidu ankaŭ
la foton.
Ĉiu membro
de la nova estraro de UEA sin prezentis.
Vi povas
ankaŭ aŭskulti http://pola-retradio.org/ elsendo
el la 23.07.2013, post 5'20''. Dum tiu prezentado Mark Fettes ankaŭ
eksplikis la novan strategian planon de UEA, kies la ĉefaj ideoj estas :
konsciigo, komunumo, kapabligo kaj kunordigo.
Pri tiu
plano vidu ankaŭ :
http://www.liberafolio.org/2013/strategia-planego-ektedis-la-komitatanojn
Se vi volas
legi la dokumentojn mem pri tiu "Strategia laborplano de UEA : 2013
-2017", vidu tie: http://www.uea.org/dokumentoj/index_gravaj.html Bonan
legadon.
Evidente la
strategia plano estas grava afero. Tamen oni devas scii, ke tiaj dokumentoj,
kiel en ĉiuj gravaj institucioj nur traktas, pri kio oni certe devus fari,
sed kion oni verŝajne ne faros. Pardonu. Sed la tempo de la iluzioj por mi
nun pasis. Tamen la dokumento estas grava. Povus certe esti tute interesa legi
ĝin por plibonigi nian posedon de Esperanto, sed ankaŭ por starigi
niajn agojn por Esperanto en komuna vido, spirito kaj volo en nia movado.
En tiu kazo la plano eble estos utila kaj ni kune gajnos en efikeco. Jes povus
esti utila ĉesi ŝajni - ni la esperantistoj - kvazaŭ meksika armeo. Mi petas
pardonon al niaj meksikanaj samideanoj, tiu franca esprimo tute ne
konvenas en Esperanto. En franca lingvo tiu esprimo
signifas: Reference al la meksika revolucio, kies revolucia armeo,
konsistis el multe da generaloj, estis perceptita de ekstere kiel kunmetita
precipe de kamparanoj sen milita edukado. La esprimo substrekas la
nekapablon por gvidi kun pluraj donantoj de nekoheraj ordoj, kaj precipe
organizo, kies honoran postenon ĉiu okupas. Ironie temas ankaŭ pri senutila
organizo en kiu la hierarkia strukturo komprenas tro multe da estroj kaj
superuloj kaj tro da superfluaj aferoj, sintenoj, ideoj kaj aĵoj, kiuj
estas pli balastoj ol aĵoj reale utilaj al efika armeo. Do evidente la esprimo
ne konvenas (ne pro ideo de terura malordo sed pro la esprima atribuo de tia
stato al la armeo de niaj amikoj el Meksiko) kaj UEA ne estas armeo,
tamen ni ĉiuj povus helpi por ke UEA almenaŭ estas efika organizaĵo.
Tamen, kiel
mi eble jam skribis, mi fidas al la nova estraro kaj al la nova prezidanto.
Ŝajnas al mi bona teamo.
Post la
provo refari la mondon danke al la nova estraro mi decidis kun mia edzino
viziti la urbon per aŭtobuso. Estis bela vetero, do estis
bona okazo por havi trarigardon al la tuta urbo. Do Rejkjaviko ne
estas vere juvelo pri arkitekturo, sed ni vidis ke la homoj bone pensis la
komforton, la kvaliton de la vivo, la urbo en ĉiuj kvartalo - novaj kaj
malnovaj - estas pura kaj senpolua. Tie la homo bone zorgas eĉ en urbo pri la
medio. La urbo estas agrabla, serena kaj estas lokoj por ĉiuj manieroj vivi en
urbo.
Akademio de
Esperanto http://www.akademio-de-esperanto.org/
Posttagmeze
- mi vizitis la publikan kunvenon de la Akademio. Tio estas ĉiufoje interesega
momento. Sprito, scienco, ĝojo, gustumado kaj la plezuro de la vortoj, de
la esprimoj, etimologio, humuro. La akademianoj estas la gepatroj de nia
lingvo. Ili devas ami ĝin kaj protekti ĝin sed lasi ĝin vivi : la uzado, la
uzado, tamen sen perfido de La Fundamento, La Fundamento, LA FUNDAMENTO. La
Fundamento estas la vojo, la vero kaj la vivo de nia lingvo !
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html
Fakte Brian
Moon pli bone ol mi resumis kio estas la Akademio de Esperanto :
- NE
juĝinstanco,
- doni
rekomendon,
- aprobi aŭ
ne aprobi,
- konservi
kaj protekti,
- kontroli
evoluon (tio ne signifas regi Esperanton).
Ĉiu
akademiano prezentis ĝin kaj fine ili respondis al demandoj de la publiko. La
demandoj temis pri :
- Ĉu oni
diras eta urbego aŭ ega urbeto ?
-
Esperanto, ĉu vira lingvo ?
- Ĉu la
vorto komputfono povus estis akceptita ? Ne ĉar fono havas alian
signifon ol telefono.
-
eble/ebleco
-
certo/certeco
- sideteno
aŭ sindeteno
sindeteno,
singarda, sinmortigi, lingvouzo, sed oni sin detenas
- ĉiopovo,
ĉiokonscia,
- voĉdoni,
doni voĉon,
- prononco
de la nomoj de personoj : ne afero de Esperanto sed de etiko.
Mi preskaŭ
nenion notis pri la respondoj, ĉar estis tiom riĉa kaj interesa aŭskulti tiujn
interesajn vidpunktojn. Tiuj homoj estas veraj kleruloj pri la lingvo kaj
lingvoj. Aŭskulti ilin estas kvazaŭ esti en vinkelo por gustumi el
diversaj boteloj aŭ bareloj la plej bonajn vinojn.
48
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Mardo,
23 julio 2013, posttagmeze Tago de la lernejo
Mi partoprenis
al la kunveno de ATEO - Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) Neneŭtrala
faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio ekde 1990.
La celoj de
ATEO estas :
* Kunligi
Esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn.
* Disvastigi Esperanton inter ateistoj.
* Defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi trudadon de religio en neŭtralajn
Esperanto-grupojn.
* Instigi ĉe neŭtralaj Esperanto-grupoj, ke oni egale varbu por Esperanto ĉe
nereligiaj grupoj se oni varbas ĉe religiaj grupoj.
* Akceli racian pensmanieron en Esperantujo kaj pri Esperanto mem kaj strebi
altigi la intelektan kaj kulturan nivelon de Esperantujo.
* Libere diskuti kaj analizi ateismajn movadojn, politikojn, kaj filozofiojn
kaj ĉiajn rilatajn sociajn problemojn.
* Malkateni la mensojn !
https://www.facebook.com/pages/Ateista-Tutmonda-Esperanto-Organizo/115423301844152?sk=info
http://www.gazetoteko.com/ateo/index.html
Mi ŝatas
filozofion. Mi pensis ke eble ĉe ATEO mi trovos iom da nutraĵoj por mia
pripensoj. Mi povas skribi ke mi interese sekvis la prelegon de S-ino Hope
Knútsson, fondinto kaj prezidanto de Siðmennt, Islanda Etika Humanisma Asocio.
Dum la kunveno ŝi prezentis la laboron de Siðmennt, kaj precipe ĝian tre
sukcesan programon de laikaj konfirmacioj.
http://sidmennt.is/english/sidmennt-news/
http://sidmennt.is/2013/05/29/twenty-five-years-of-civil-confirmation-in-iceland/
Mi ne havas
tempon por plibonigi la ĉi-kunan komputilan tradukon de tiu retpaĝo. Sed ŝajnas
ke la prelego de Hope Knútsson estis sufiĉe proksime de tiu retpaĝo. Fakte la
bona traduko de ŝia prelego en Esperanto aperos en la venonta revuo
"Ateismo". Se vi demandas, mi sendos al vi la kopion.
http://sidmennt.is/veraldlegar-athafnir/bf-yfirlit/bf-kynningarefni/
Ekde tiu
retpaĝo vi povas rigardi diversajn dokumentojn kaj filmetojn pri tiuj laikaj
konfirmacioj. Tio estas interesaj ideoj por pripensi kiel organizi
ceremoniojn por la gravaj momentoj de la vivo sen preĝejo, sen
pastro kaj sen religio se iu deziras tion.
Estus multe
por skribi pri ATEO, ateismo kaj laikaj ceremonioj. Por tio vi proponas al
vi iom atendi.
49
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Mardo,
23 julio 2013, fino de posttagmezo Tago de La lernejo
Pri ATEO (vidu mia antaŭ mesaĝo pri UK, n-ro 48, sendita hieraŭ) mi sendas ankoraŭ al vi la falfolion, kiu prezentas tiun asocion. Tiu faldfolio ŝajnas al mi interesa, ĉar en ĝi estas la difinoj de tiuj vortoj : ateisto, agnostikulo, liberpensulo, humanisto, sekularisto. Mi certe povus diri min liberpensulo. Almenaŭ mi provas pensi kaj esti libera.
Post la kunveno de ATEO mi sekvis prelegon de Jouko Linstedt, kiu respondis al la demando : Ĉu lingvoj evoluas simile al biologiaj specioj ? Tiu prelego okazis kadre de Internacia Kongresa Universitato - IKU La prelego estis interesa. Mi nur notis tion en mia notlibreto : Esperanto estas dombesto, kiam la aliaj lingvoj estas sovaĝaj bestoj.
Poste Odette, mia edzino, kaj mi manĝis en restoracio kun José Antonio Vergara (nun membro de la estraro de UEA). Tio estis la okazo pli bone konatiĝi, ĉar mi ĉefe nur havis rilatojn per retaj leteroj kun José Antonio.
Poste, ni estis iom laca, do ni rezignis la vesperan parton de la programo (teatraĵo kaj al filmo).
Do tiu tago de mardo estis la Tago de la Lernejo. Dum granda parto de la tago estis prelegoj pri la arto instrui Esperanton kaj ĝenerale pri instruado. Vi trovos la programon de tiu "Tago" en Aŭroro n-ro 2, p. 2 :
http://www.uea.org/pdf/auroro_2_lun.pdf
Vi trovos raporton pri tiu Tago ĉe :
http://www.edukado.net/novajhoj?id=366
Pluraj prelegoj de tiu Tago de la Lernejo estus povintaj interesi min, sed kelkfoje la programo de la Kongreso estis "tro" riĉa kaj estis malfacila elekti inter diversaj prelegoj, kiuj okazis samtempe.
51
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Merkredo,
24 julio 2013 Tago de la Ekskursoj
La
Universala Kongreso de Esperanto estas ĉefe afero de tradicio kaj de kutimo.
Oni diras ke la plej malfacila afero en rilatoj inter homoj estas ŝanĝi la
kutimojn. Do merkrede estas kvazaŭ ne plu okazas kongreso, ĉar ne estas
kunvenoj, prelegoj, libroservo, filmo, kantoj, teatraĵoj, ktp. Nenio okazas en
la kongresaj salonoj dum la tuta merkredo. Nenio, nur ekskursoj. Ekstere (la
ekskursoj) de la kongresejo, evidente.
Matene mia
edzino kaj mi decidis viziti muzeon. La plej proksima muzeo ekde la hotelo
estas "La muzeo de la faluso". Do bone ni vidis tiun muzeon. Vidu la
retejon legebla en Esperanto :
Stranga
lando. Tamen kial ne studi serioze tiun aferon ? Tamen post vizito, mi dirus ke
mi estis multege pli plene de entuziasmo elirinte el la muzeo BMV de
Munkeno ol mi estis elirinte el tiu de la faluso de Rejkjaviko. Kion povus
pensi psikiatron aŭ analizisto pri tio (ne pro la vizito de la muzeo de la
faluso, sed pro mia pli granda entuziasmo por la aŭtomobilo ol
por la faluso) ? Ĉu estas grava doktoro ? Fakte mia turisma gvidilo por
Islando, konkludas pri tiu muzeo tiel "Estas al vi preni tion serioze aŭ
ne." Do la Tago de la Ekskursoj bone (serioze aŭ ne) komenciĝis por ni.
52
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Merkredo,
24 julio 2013
Tago de
la Ekskursoj (daŭrigo)
Kiam ni
mendis la hotelon kaj la ekskurson pro tiu Kongreso, kiel kutime (tio ankaŭ
estas kutimo) la elektitaj hotelo kaj ekskurso, estis jam
kompletaj. Kun la oficejo de UEA ni trovis alian hotelon, sed por la
ekskurso, ni decidis solvi tion sen UEA.
Ni mendis
la ekskurson "Ora Cirklo", ĉar tio ŝajnis al ni la plej bona maniero
malkovri Islandon (evidente nur etan parton) laŭ niaj gustoj en sufiĉe
rapida tempo. Tiu ekskurso estas tute kutima propono.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ora_cirklo
Ora cirklo aŭ Ora ringo, rundvojaĝo (Gullni
hringurinn en la islanda) estas ŝatata vojaĝa itinero en sudokcidenta kaj suda Islando.
Oni povas en unu tago viziti tri de la plej konataj vidindaĵoj de la insulo,
elirante el Reykjavík.
La tri plej gravaj
vidindaĵoj sur tiu vojo estas:
Busvojaĝoj el Reykjavík daŭras ĉ. 8,5 horojn kaj haltas ofte
ankoraŭ ĉe la vulkana kratero Kerið.
Sur la areo troviĝas ankaŭ:
Do ni
mendis tiun ekskurson sur loke en la turisma oficejo. Kaj trovis ĝin
en formo de nur duona tago do ni nur vidis (sed sufiĉis al ni) :
- la
gejsero Strokkur ;
- la
akvofalo Gullfoss ;
- la iama
islanda parlamenta kunsidejo Þingvellir en la
samnoma Nacia parko.
Evidente
merkrede tiu ekskurso estis nur angle gvidita de ĉiĉerono. Ne gravas tiel ni
povis ankaŭ progresi en tia alia internacia lingvo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%9Eingvellir
Þingvellir estas loko kaj nacia parko (ekde 1928) en
la sudokcidento de Islando. Estas unu de la historie plej gravaj
lokoj islandaj, ĉar tie okazis la malnova islanda parlamento, Alþing,
kie kunvenis ĉiujare inter 930 kaj 1798.
Þingvellir ankaŭ estas geologie interesa, ĉar la kanjonetoj
tie videblas la konflikton de la tektonikaj
platoj de Eŭropo
kaj Ameriko.
Þingvallavatn (Lago de Þingvellir), la
plej granda natura lago de Islando, bordas al Þingvellir.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gullfoss
Gullfoss (Or-akvofalo) estas akvofalo en Islando.
Ĝia alteco estas 32 m kaj la pli alta de 2 ŝtupoj estas 21 m. Gullfoss estas
unu de la plej vizitataj turistlokoj islandaj, kaj kun Þingvellir
kaj Geysir
parto de la plej ofta turisma vojo islanda, la Ora
cirklo.
Komence de lasta jarcento privataj entreprenistoj intencis
utiligi ĝin por produkti hidroelektron, sed intertempe ĝi
estas publika posedo.
La averaĝa akvokvanto estas 140 m³/s somere kaj 80 m³/s
vintre. La plej granda mezurita kvanto estis 2000 m³/s.
Danke al
Google kaj Vikipedio mi rapide finis tiun parton de mia raporto. Ni vere ŝatis
tiun ekskurson. Ni ŝancis ĉar la vetero estis belega, do ni ĉion bone
vidis kaj ĝuis la mirindajn pejzaĝojn. Ne rakontebla. Vi ne kredos.
Iru.
53
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Ĵaŭdo,
25 julio 2013 Tago de la Libro
La
kongresanoj revenis labori sen honto pro ilia hieraŭ ne ĉeesto en la
kongresejo. Mi komencis per la 36° Esperantologia Konferenco.
La
kongresanoj revenis al la kongresejo, senhonte malgraŭ la hieraŭa neĉeesto pro
ekskursa tago
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantologia_Konferenco
Jen la
programo kaj la resumoj de la prelegoj de tiu Esperantologia Konferenco :
http://www2.math.uu.se/~kiselman/rejkjaviko2013.html
Legu tiujn
resumojn. Kia riĉeco. Tial mi ne sekvis ĉiujn prelegojn.
Mi tamen
aparte substrekas la prelegojn de :
- Ekhard
Bick, pri lia kunteksta vortaro DeepDict kaj de CorpusEye (Tekstaro-Rigardilo),
kies evoluon mi sekvos. La reta interfaco montras kiel Esperanto vere uziĝas ;
- Antonio
José Vergara, kiu preleginte pri Interskola ponto en Interlingvistiko : du
reformoprojektoj de Esperanto motivitaj de Interlingua, citis aparte
Albert Lienhardt, verkisto de Optimala ortografio de la Internacia
Lingvo Esperanto, 1978, kiu loĝis en Mulhouse. Mi ne
konsentas kun la proponoj de Lienhardt, laŭ la klarogoj de Vergara, sed
fakte mi tute ne konas tiun homon kaj neniam aŭdis paroli pri li kaj pri siaj
verkoj. Mi tiel ekkonsciis, ke mi nenion scias pri la historio de
la Esperanta Movado en Mulhouse, kaj ĝis nun mi iamaniere fajfis
pri tio. Tamen veni en Rejkjaviko por aŭdi paroli pri verkisto en
Esperanto el la urbo de mia loka asocio de Esperanto kaj
esti devigita konfesi ke mi tute ne konas tiun homo al Vergara : kia
honto !
Posttagmeze
mi komencis
la posttagmezon aŭskultinte iomete pri la tria kunveno de tiuj, kiuj
prizorgas la Kongresan Temon (alia tradicio) : Insuloj sen izoliĝo : por
ĝusta komunikado inter lingvokomunumoj. Orlando E. Raola, Reĝisoro de la
Kongresa Temo, ĝojis ke ili (mi supozas : la kutimaj partoprenantoj al tiu
kuvenoj dum la kongreso) jam bone progresis. Do bone ili ne plu bezonis de mi
kaj mi iris gustumi la finon de la prelego de Amri Wandel pri Aŭroro - la
nordia lumo. Vidu mia antaŭaj notoj pri IKU - Internacia Kongresa Universitato.
Oratora
Konkurso.
(Ankaŭ
tradicio. Mi ŝatas ĝin.)
Pri la
rezulto, vidu la komuniko de UEA :
En la Oratora Konkurso de la 98-a UK en Rejkjaviko kuraĝe
partoprenis tri gejunuloj el tri landoj: Japanio, Koreio kaj Pollando. Venkis
Konrad Andrzejuk el Bjalistoko, kiu elektis kiel la temon de sia parolado la
kongresan temon Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter
lingvokomunumoj. La juna oratoro el la Zamenhof-urbo estis premiita per
libroj.
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=512#5
Tiu juna
homo estas simpatia kaj ege kompetenta. Vera profesiulo de la parolado kaj
prelegado. Li ankaŭ estas altastatura homo. Do kiam mi gratulis lin, mi ne
povis malhelpi min diri (ne: ĉu la vetero estas bela tie supre, tion mi ne
diris, sed), "ĉiaokaze vi nur povas esti granda oratoro !" (dum
mi estas ne eltenebla stultulo). Tamen li sincere kaj afable dankis min
(ne pro mia stulteco, sed pro miaj gratuloj), kaj invitis min al venonta
kongreso en Pollando.
Poste ni
aŭskultis la finon de la koncerto de Rovere.
Fine de la
posttagmezo, ni (mia edzino kaj mi) vizitis muzeon apud de la Kongresejo :
Listafan Reyjavikur Harnarhus, kie estas ekspozicio de verkoj de Erro kaj
diversaj aliaj modernaj (nuntempaj) artaĵoj.
http://www.artmuseum.is/desktopdefault.aspx/tabid-2182/3368_read-1862/date-1733/
http://fr.wikipedia.org/wiki/Err%C3%B3
En tiu
muzeo mi eĉ ludis ŝakojn kun mia edzino. Mi ne diros, kiu ne gajnis.
Kial Tago
de la Libro ?
Fakte
ĉiutage estas la Tago de la Libroj dum la kongreso. Sed ĵaŭdo pli speciale kun
ankoraŭ pli da enventoj ĉirkaŭ libroj ol la aliaj tagoj.
55
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Vendredo,
26 julio 2013 Tago de la Internacia Arta Vespero
Matene mi
komencis rigardi kiel la Komitato de UEA kunvenas kaj kunsidas. Interesa.
Malfacila. Tio rememorigis al mi, la epokon kiam mi estis komitatano kaj
estrarano de diversaj asocioj. Ne estas facila preni gravajn decidojn,
kiam estas multaj membroj en komitato. Laŭ mi Mark Fettes bone regas la aferon
kaj la nova estrato estas kompetenta.
Venontaj
UK-oj
Posttagmeze
Michel Dechy prezentis la venontan Universalan Kongreson 2015 en Lille kun
bildoj kaj filmeto. Poste oni, evidente pli longe, prezentis la Kongreson
2014 en Bonaero, Argentino.
Aŭkcio
(Procedo de vendo per publika konkuro, ĉe kiu la proponanto de la plej alta
prezo akiras la vendotaĵon.) Kiel kutime Humphrey Tonkin majstre oficis por
vendi diversajn librojn kaj aĵojn pri Esperanto. Pensu kia aparta humuro kaj
tamen takto, kiu apenaŭ kaŝas komikan friponecon, Tonkin devas
uzi por konvinki la homojn doni pli kaj pli da mono por "absolute
havebla" kulereto kun la bildo de Zamenhof aŭ ne malpli
"absolute havebla" dokumento : "Kuracado de la Mallakso kaj
de ĝiaj Komplikaĵoj. A.Y. Albert. Trad. D-ro Mazeran. 1906.
16 p." La kolektita sumo iras al Volontula Fondaĵo de UEA.
La aŭkcio estis kiel kutime vera kaj ŝatata spektaklo, kie oni ridas, eĉ
ridegas, kaj ricevis denove bonan sukceson.
Post la
aŭkcio rapide vespermanĝi, por esti preta por la vesperaj spektakloj.
Unue la
teatraĵo : Ne lasu min sola de Georgo Handzlik, aktorita de Georgo Handzlik kaj
Saŝa Pilipovic. Temo de la komedio : kio okazas kiam edzo revenas hejmen kaj
trovas mesaĝon "Tagmanĝo en la mikroonda forno. Ĉemizoj lavitaj, pretaj
por gladi. Mi forflugis al Grekio. Johana."
Poste la
Internacia Arta Vespero. Tio estas la plej bona spektaklo de la kongreso. Riĉa
de diverseco. Dancoj, kantoj, muzikoj, ... poemoj, koruso, ktp. ĉiuj artoj. Ne
eblas rakonti. Estas la tria fojo ke mi partorprenis al
Universala Kongreso de Esperanto. Ĉiufoje mi vere ŝatis tiun vesperon.
Kiel kutime Mireille Grosjean bonege preparis kaj ne malpli bonege prezentis
tiun belan spektaklon. Kiam mi pensas pri la Internacia Arta Vespero, mi pro
emocio nur kapablas pensi ke nia komunumo estas belega komunumo kaj bona
familio, kiun mi amas.
Post la
spektaklo ĉiuj estis feliĉaj, sed jam multaj komencis adiaŭi unu la aliajn.
Do komenciĝis la malĝojo de la baldaŭaj disiĝoj kaj foriroj.
Pli-malpli, eta spleno, melankolio. Tie ni estis kune feliĉaj, ĝojaj, lernemaj,
parolemaj, homoj kun homoj, esperantistoj, kaj nun ... ĝis morgaŭ por tiuj,
kiuj povas partopreni al la Solena Fermo.
58
Raporto
pri UK 2013 Rejkjaviko
Sabato,
27 julio 2013 Tago de la Solena Fermo
La Solena
Fermo. Solena evidente. La kongreso estis bona. Ni estis multaj el diversaj
landoj. Bone akceptitaj. Ĉiuj estas kontentaj. Ni dankis kaj dankis kaj denove
dankis. Ni aplaŭdis, multe aplaŭdis.
La
rezolucio estis unuanime akceptita. Vi trovos la tekston ĉi-kune aŭ tie :
http://www.uea.org/pdf/auroro_6_sab2.pdf
Paroladoj
kaj paroladoj. La nova prezidanto Mark Fettes bone oficis. La membroj de la
nova estraro ankaŭ parolis. Mia impreso estas bona. Aliaj parolis sed pri kio
mi ne plu scias.
Premioj.
Diplomoj. Rezultoj de la belartaj konkursoj. La plano. Agadkampoj.
Por pli da
informoj vidu (aŭ aŭskultu) inter aliaj fontoj :
- la
elsendojn de Pola Retradio :
ekzemple :
http://pola-retradio.org/2013/07/e_elsendo-el-la-30-07-2013/
- Libera
Folio - sendependa movada bulteno
- la
dokumentoj de UEA
http://www.uea.org/dokumentoj/index.html
Dum staĝo
en Greziljono en aprilo 2013 Stefan MacGill, nun vicprezidanto de UEA longe kaj
detale eksplikis al ni kiel grave estas la fermo de la Universala Kongreso.
Artikolo de statuto (teksto kiu tamen ŝajnas nun ne plu trovebla ol en la libro
"Nemave edifi", Stefan MacGill, p. 43) kondiĉas : "La
Universalan Kongreson fermas la prezidanto ... pere de bato de la oficiala
martelo de la Asocio." Do pensu pri kio okazus se oni perdus LA
martelon. Oni ne povus fermi la Kongreson ! Pro la graveco de
tia afero Stefan MacGill profunde pripensis kaj skribis sian libron por
interalie rakonti kio povus okazi se oni ŝtelus LA martelon,
kvankam la libro, laŭ mi, pli utilas por amuze lerni la lingvon,
ol disvolvi juron aŭ jurisprudencon pri tiaj gravaj aferoj. Do Mark Fettes
solene fermis la 98-an Universalan Kongreson de Esperanto per vigla bato de LA
oficiala martelo de la Asocio. Tiel ĉio estis en ordo.
http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=19215&s=ce93a72c8188e9f770f475b412f7506f
http://www.esperanto.be/fel/but/lib/nedi.php
Tamen mi
ŝatis, kiam Mark Fettes petis la kunvenantojn lasi la novan estraron unue eliri
el la salono por ke ĉiuj partoprenantoj al la Solena Fermo povu persone,
povu saluti persone ĉiuj membroj de la estraro sur la granda ŝtuparo. Vidu
la fotojn (vi vidos inter aliaj Mark Fettes kun Michel Dechy, ĉi-lasta
estos certe gravulo por la Kongreso de Lille). Mi primokis iom tiun novan
praktikon: povus ŝajni kiel sankta beno de la papo kaj de la vicpapoj. Sed fine
ni ne moku, ĉar estas bona, ke ĉiu partoprenanto al la Kongreso povu saluti
persone ĉiu estrarano per manpremo, brakumo, kaj eĉ kisoj. Mi mem faris tion
(tamen sen kisoj) gratulante, kuraĝigante kaj bondezirante ĉiun novan
estraranon.
Malgraŭ la
Fermo, eĉ Solena, kaj la senfinaj salutoj, mi devis ankoraŭ partopreni al alia
kunveno : la solena disdono de la diplomoj de la KER-ekzamenoj :
http://edukado.net/novajhoj?id=369
Vidu ankaŭ
la fotoj ĉi-kune (sur unu estas Monique JUY kaj mi, ni kune trapasis
KER-ekzamenon en Greziljono en aprilo 2013). Tiu disdono ne povis
esti farita antaŭe dum la kongreso, ĉar la Islanda dogano ne komprenis, kio
estas vere la signifo de tiuj dokumentoj ! Oni neniam estas sufiĉe
singardema por protekti belan landon. Ili verŝajne fine konkludis - post sufiĉe
da pripensoj kaj enketoj - por liberigi la dokumentojn, ke tiuj diplomoj ne
estas danĝeraj por la ekonomio aŭ/kaj la sendependeco de Islando. Dankon.
--
--